-- -- -- -- -- -- -- -- -- -- --
Imagu ...
ke ĉiu parolas krom sian gepatran
ankaŭ­ la saman neŭtralan internacian lingvon


Ĉu ne nekredeble facilus?
Neniu nelogika escepto
Nek listoj da verboj

Kaj tamen povi paroli kun homoj
el la tuta mondo...

Kial fakte ne?
-- -- -- -- -- -- -- -- -- -- --

Bonvenon en la retejo de NEJ, la nederlanda Esperanto-junularo!

La ĉi-suba filmeto donas bonan superrigardon pri Esperanto. Se vi legas tion ĉi, vi verŝajne jam scias, kio Esperanto estas.
Nieuws

Je sabato la 12-a de novembro 2016 NEJ okazigis kiel ĉiumonatan aktivaĵon ludotagon en Den Bosch. Ĉi-sube estas raporteto de Nika:

La kvina ludotago okazis sabaton la 12-an de novembro en Den Bosch ĉe ludoklubejo De Spellenfanaat. Ĝi komenciĝis je la 11-a matene. La unua ludo kiun ni ludis estis Sekreta Hitlero, kiu taŭgas por pli granda grupo kaj iom similas al la fama ludo Homlupoj. Ĉar oni malfacile trovas ludojn por pli ol dek ludantoj, ni disiĝis al pluraj grupetoj. Ni provis multajn ludojn, kelkajn pli seriozajn, aliajn pli amuzajn. Posttagmeze la volontuloj de TEJO lasis la ludoĉambron kaj daŭrigis la tagon pli serioze. En la najbara ĉambro ili havis estrarkunsidon.

Ĉar la ejo enhavas ankaŭ fornon por picoj, ni ne bezonis zorgi eĉ pri vespermanĝo. Ĉiu mem bakis sian propran vespermanĝon kaj tiel ni povis senstreĉe ludi ĝis la 10-a vespere, kiam la partoprenantoj jam devis kapti pli malpli la lastajn trajnojn. Kvankam ni do ludis la tutan tagon, ni tute ne havis tian impreson. La tago vere tro rapide pasis.

Mojosa ejo kun bunta oferto de tabloludoj, multaj manĝaĵetoj, kiujn prizorgis ege gastigema posedanto de la ejo, kiu mem estas bona ekzemplo de pasiva lernado de Esperanto. La ludemo de ludintoj kaj ĝenerale bona etoso do estas recepto por sukcesa NEJ-tago.

<>


Lingvo-elekto Fotoj