NEJ organiseert het Wereldjongerencongres!
La Internaciaj Junularaj Kongresoj en Slovakujo kaj Nederlando bezonas volontulojn. Pro tio vi nun havas unikan ŝancon partopreni ambaŭ kongresojn malmultekostege: vi pagos nur vian vojaĝon al Slovakujo kaj tranokton kaj manĝojn en Nederlando. Tio estas speciale bona oportuno, se tiu ĉi estos via unua eksterlanda renkontiĝo: vi tuj ekkonos multajn junulojn, vi rapide lernos, kaj vi pagas malmulte. Ĉu vi interesiĝas, ĉu vi havas demandojn, aŭ ĉu vi tuj volas kandidatiĝi? Sendu retmesaĝon al esperantojongeren@gmail.com. La kandidatiĝo daŭras ĝis la 24-a de marto, dum la Studsemajnfino.
La kondiĉoj:
  • Vi povas ĉeesti de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭĝusto 2019 kaj de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020.
  • Vi sufiĉe parolas (parolos) Esperanton por partopreni eksterlandan renkontiĝon.
  • Vi pretas helpi almenaŭ duontempe kiel volontulo.
  • Vi membras aŭ membriĝas en NEJ.
La gajnoj:
  • Senpaga partopreno en IJK 2019 kun loĝado kaj manĝoj
  • Senpaga partopreno en IJK 2020
  • Subteno por trovi vojaĝon al Slovakujo
  • Esti parto de du entuziasmegaj internaciaj teamoj!

Lingvo-elekto Fotoj