NEJ: 50 jaroj da agado

NEJ estis kreita kiel Nederlanda Esperanta Junularo je la 9-a de januaro 1965 en Amsterdamo. En la antaŭa jaro okazis en Amsterdamo la Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kaj komenciĝis Esperanto-kurso de s-ro Pragano.

Ekde tiam NEJ ĉiujare organizis renkontiĝojn, kelktagajn aŭ unutagajn. En 1967 NEJ komencis eldoni en kunlaboro kun belgaj, francaj kaj germanaj Esperanto-junularoj la revuon Koncize, por informi pri renkontiĝoj. En 1975 NEJ kreis la revuon JEN, en kunlaboro kun FLEJA, la Flandra Esperantista Junulara Asocio.

Estis forta kresko de urba agado en la malfruaj 70-aj jaroj, kaj en la 80-aj jaroj pli multaj renkontiĝoj estis organizitaj de regionaj sekcioj de NEJ ol de NEJ sole. La plej alta membrokvanto estis en 1987: 101 membroj. La Paska Renkontiĝo tiutempe regule havis pli ol 100 partoprenantojn.

Naŭfoje okazis Internacia Junulara Kongreso en Nederlando: sesfoje antaŭ la kreo de NEJ, haste en 1967 pro nuligo de Israelo, kaj poste en 1979 en Austerlitz kaj en 1989 en Kerkrade. En Kerkrade ĉeestis 525 partoprenantoj: la plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo iam ajn en Nederlando.

En la fino de la 90-aj jaroj NEJ komencas malkreski, ekde 2005 estrarelektoj iĝas malregulaj, kaj en 2008 JEN ĉesas aperi. Fine ekde 2015 NEJ denove havas regulajn renkontiĝojn kaj funkciantan estraron.


Lingvo-elekto Fotoj