Bonvenon al IJK 2022!

La 78a IJK de TEJO okazis en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando, inter la 20-a kaj la 27-a de aŭgusto 2022. Ĝin organizis la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) sub gvidado de la Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo (TEJO).

Ĉu vi jam scias kio estas IJK? Kaj ĝiaj organizantoj, TEJO kaj NEJ? Poste legu pri la diversaj loĝejoj, kiel alveni al Nederlandokion fari en Nederlando, kaj ankaŭ pri la malaĉa kongresejo kaj la planitaj ekskursoj.

Kaj nun vi certe volas veni, ĉu ne? Rigardu kiuj aliaj homoj jam aliĝis, kontrolu kiom multe vi pagus, kaj plenigu la aliĝilon! Kaj grave: vi bezonas vakciniĝon, legu pri ĝi ĉi tie.

Ĉu vi ne havas tiom da mono, kaj ĉu vi volas lerni utilajn aferojn dum la IJK? Partoprenu TEJO-trejnadon dum IJK, kaj partoprenu malmultekoste!

Atendante la grandan kongreson vi povas jam babili kun aliaj festontoj en la Telegram-grupo!