Tiu ĉi privatecpolitiko estas traduko de la valida nederlanda versio.

Nederlandse Esperanto-Jongeren, bazita en Livingstonelaan 76
3526HN Utrecht, respondecas pri la pritrakto de personaj datumoj kiel indikita en tiu ĉi privatecpolitiko.

Kontaktinformoj:
http://esperanto-jongeren.nl/
Livingstonelaan 76
3526HN Utrecht
+31639251063


Personaj informoj traktataj de ni
Nederlandse Esperanto-Jongeren traktas viajn personajn datumojn, ĉar vi uzas niajn servojn kaj/aŭ ĉar vi mem provizis la datumojn al ni.

Sube troviĝas superrigardo de viaj personaj datumoj de ni traktataj:
- Persona kaj familia nomoj
- Sekso
- Naskiĝdato
- Adresdatumoj
- Telefonnumero
- Retpoŝtadreso
- IP-adreso

Specialaj aŭ delikataj personaj datumoj de ni traktataj
Nia retpaĝo kaj/aŭ servo ne intencas kolekti datumojn pri retpaĝvizitantoj sub 16 jaroj krom kun permeso de gepatro aŭ prizorganto. Ni tamen ne povas kontroli, ĉu vizitanto aĝas jam 16 jarojn. Pro tio ni rekomendas al gepatroj atenti pri la reta agado de siaj infanoj por eviti kolektadon de datumoj pri infanoj sen gepatra permeso. Se vi pensas, ke ni sen tia permeso kolektis personajn datumojn de neplenkreskulo, tiam kontaktu nin per esperantojongeren@gmail.com, por ke ni forigu tiajn informojn.


Nia kialo kaj rajtigo por trakti personajn datumojn
Nederlandse Esperanto-Jongeren traktas viajn personajn informojn por jenaj celoj:
- Sendado de novaĵletero kaj/aŭ varbado
- Kontakti vin telefone aŭ retpoŝte, se tio necesas por liveri niajn servojn
- Ebligi al vi krei konton
- Nederlandse Esperanto-Jongeren ankaŭ traktas personajn informojn, se ĝi leĝe devas, ekzemple datumojn necesajn por impostdeklaro.


Aŭtomata decidado
Nederlandse Esperanto-Jongeren ne decidas surbaze de aŭtomata traktado pri aferoj, kiuj povas havi (signifajn) konsekvencojn por personoj. Temas pri decidoj farataj de komputilaj programoj aŭ sistemoj sen interveno de homo (ekzemple laboranto de Nederlandse Esperanto-Jongeren).

Kiom longe ni konservas personajn informojn

Nederlandse Esperanto-Jongeren konservas viajn personajn informojn ne pli longe ol nepre necesa por realigi la celojn, pro kiuj kolektiĝas viaj datumoj. Ni uzas jenajn konservdaŭrojn per jenaj (kategorioj de) personaj informoj:

(Kategorio de) personaj datumoj  > Konservdaŭro > Kialo
Personaj informoj                                 > Ĝis unu jaro post fino de membreco > Por membra kaj kotiza administrado                    
IP-adreso                                          > Ĝis la fino de la seanco > Funkciado de retpaĝvizito
Partopreno en renkontiĝoj                                   > 1 jaro post la renkontiĝo > Organizado kaj eblaj repagoj


Havigo de personaj informoj al eksteruloj
Nederlandse Esperanto-Jongeren havigas viajn personajn informojn al diversaj eksteruloj, kiam tio necesas por plenumi kontrakton kaj eble por plenumi leĝan devigon. Ni kreas datumtraktan kontrakton kun kompanioj, kiuj traktas viajn datumojn pro nia tasko, por certigi samen nivelon de sekureco kaj konfidenco de viaj datumoj. Nederlandse Esperanto-Jongeren restas respondeca pri tiuj pritraktoj. Krome Nederlandse Esperanto-Jongeren havigas viajn personajn informojn al aliaj eksteruloj nur kun via klara permeso.

Eksterulo            > Personaj datumoj        > Celo
NS                    > Nomo, naskiĝdato, retpoŝtadreso kaj komencstacio    > Mendi biletojn

Kuketoj aŭ similaj teĥnikoj de ni uzataj
Nederlandse Esperanto-Jongeren uzas nur teĥnikajn kaj funkciajn kuketojn, kaj analizajn kuketojn, kiuj ne tuŝas vian privatecon. Kuketo estas malgranda teksto-dosiero konservata en via komputilo aŭ telefono je via unua vizito al ĉi tiu retejo. La kuketoj de ni uzataj necesas por la teknika funkciado de la retejo kaj facila uzebleco. Ili funkciigas la retejon taŭge kaj memoras ekzemple viajn preferojn. Ni ankaŭ povas per ili plibonigi nian retejon. Vi povas rifuzi kuketoj agordante vian retumilon tiel, ke ĝi ne plu konservu kuketojn. Vi ankaŭ povas forviŝi ĉiujn antaŭe konservitajn informojn per la agordoj de via retumilo.


Vidi, korekti aŭ forigi datumojn
Vi rajtas vidi, korekti aŭ forigi viajn personajn datumojn. Vi ankaŭ rajtas maldoni vian eblan konsenton pri datumtraktado aŭ plendi pri la traktado de viaj personaj datumoj fare de Nederlandse Esperanto-Jongeren, kaj vi rajtas je datumtransdonebleco. Tio signifas, ke vi povas sendi al ni peton por sendi viajn de ni tenatajn personajn informojn en komputila dosiero al vi aŭ al alia organizo.

Vi povas sendi peton por vidi, korekti, forigi aŭ transdoni personajn datumojn, peto por maldoni vian konsenton aŭ plendon pri traktado de viaj personaj datumoj al esperantojongeren@gmail.com.

Por certigi, ke vi petis vidi datumojn, ni petas vin inkluzivi kopion de via identigilo kun la peto. En la kopio nigrigu vian foton, MRZ (maŝinlegebla zono, la strio kun nombroj ĉe la fundo de la pasporto) kaj numerojn de pasporto kaj civitano. Tio estas por protekti vian privatecon. Ni respondos laŭeble rapide, sed ene de kvar semajnoj, al via peto.

Nederlandse Esperanto-Jongeren ankaŭ informas vin, ke vi povas plendi al la nacia kontrolaŭtoritato, Autoriteit Persoonsgegevens. Tio eblas per jena ligilo: https://autoriteitpersoonsgegevens.nl/nl/contact-met-de-autoriteit-persoonsgegevens/tip-ons



Kiel ni protektas personajn datumojn
Nederlandse Esperanto-Jongeren serioze protektas viajn datumojn kaj faras taŭgajn agojn por malhelpi misuzon, perdon kaj nerajtigitajn aliron, malkaŝon aŭ redaktojn. Se vi tamen pensas, ke viaj datumoj ne estas taŭge protekttitaj aŭ ke ekzistas indikoj pri misuzo, bonvolu kontakti esperantojongeren@gmail.com


Lingvo-elekto Fotoj